Stand and Sing of Zambia, Proud and Free
| Stand and Sing of Zambia, Proud and Free | ||
|---|---|---|
| Staru kaj kantu de Zambio, fiera kaj libera | ||
| nacia himno | ||
| lando | ||
| kantoteksto | G. Ellis, E.S. Musonda, J.M.S. Lichilana, I. Lowe, J. Sajiwandani kaj R.J. Seal, 1973 | |
| muziko | Enoch Mankayi Sontonga, 1897 | |
| ekde | 164 | |
| muzika ekzemplo | ||
"Stand and Sing of Zambia, Proud and Free" | ||

"Stand and Sing of Zambia, Proud and Free" (angle, tradukita titolo "Staru kaj kantu de Zambio, fiera kaj libera", en la bemba Lumbanyeni Zambia) estas la nacia himno de Zambio. Oni oficiale deklaris ĝin nacia himno de Zambio en 1964, post kiam la ŝtato ekestis post la epoko de koloniado - antaŭe ekde 1924 la lando estis brita kronkolonio sub la nomo de Norda Rodezio.
La muzikon komponis Enoch Mankayi Sontonga jam en 1897 - la melodio estas la bazo de la sudafrika politika himno Nkosi Sikelel’ iAfrika, kiuj ankaŭ estas la melodio de la nacia himno de Tanzanio kaj nun konsistigas la unuan parton de la nacia himno de Sudafriko. La zimbabvan tekston aldonis G. Ellis, E.S. Musonda, J.M.S. Lichilana, I. Lowe, J. Sajiwandani kaj R.J. Seal inter 1964 kaj 1973 - nun ekzistas versioj en la angla kaj en la bemba, lingvo el la bantua lingvaro. La himno kutime ludiĝas orkestre en la tonalo G-maĵoro.

| ||||||||
