Dunianto estas nova planlingvo, kiu transprenas la regulan gramatikon de Esperanto kaj kombinas ĝin kun tutmondeca vortprovizo, en kiu reprezentiĝas la plej parolataj lingvoj de Azio, Afriko, Eŭropo, Ameriko kaj Oceanio.
San-Marino, laŭ legendo fondita en 301, foje estas konsiderata la plej malnova respubliko en la mondo, kun verŝajne la plej malnova leĝbazo de ĉiuj landoj.
7,7 milionoj da litroj da biero estis servitaj dum la la plej granda kermeso, la Oktobrofesto rande de la Esperantoplaco en Munkeno en 2013, probable rekordo (en 2022 estis 7,1 milionoj).
Laŭ japana mitologio, tertremojn kaŭzas giganta katfiŝo, kiu loĝas en la tero sub la insuloj de Japanio.
Por Vikipedio validas la licenco Krea Komunaĵo Atribuite‑Samkondiĉe3.0 Neadaptita(CC BY‑SA 3.0); aliaj licencoj eble aplikeblas. Se vi uzas Vikipedion kiel fonton por viaj verkoj, publikaĵoj aŭ sur viaj paĝoj, vi devas sekvi la koncernajn licencajn kondiĉojn.
Kunlaboraĵo estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo.
La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Regule oni nombras la voĉojn kaj la venkinto havos la atenton de kontribuemuloj.
En vilaĝo Petropaŭliŭska Borŝĉahiŭka (Buĉa distrikto, Kieva provinco), oni malkovris domon regatan de brigado Azov, en kiu troviĝis pluraj mobilizitoj kaj dizertintoj el la ukrainia armeo, laŭ iliaj asertoj turmentitaj kaj ĉantaĝitaj — venintaj protestantoj estis dispelitaj, virino malkovrinta tion estis arestita, la 14-jara protestanto kaj kelkaj plenkreskuloj trovitaj en la domo estis enhospitaligitaj.
Rusio dufoje bombis eksan lernejon (ĝi asertas ke tie rezidis militistoj) en Komiŝuvaĥa (Zaporiĵa Provinco, Ukrainio), kie estis disdonita humanitara helpo: la atako mortigis 55 homojn (laŭ rusia aserto, inkluzive militistojn), 45 malaperis seninforme.