Centra Masivo (franceMassif Central) estas mezalta montaro en la centro kaj sudo de Francio, kiu havas areon de 85 000km², kio korespondas al 15 procentoj de la ŝtata ĉefa teritorio. Ĝi altas averaĝe 700 metrojn, kaj la plej supra punkto, la monta masivo Monts Dore, altas 1 886 metrojn. Nek geologie nek geografie la regiono havas ekzaktan limon. Se oni kunkalkulas al Centra Masivo la montoĉenon Cevenoj, la limo de la regiono en la oriento kaj sudo relative klaras, ĉar la ĉirkaŭe relative ebena teritorio abrupte altiĝas tie, kie komenciĝas la Cevenoj. Plej norda parto de la Masivo konsideriĝas la regiono Beaujolais ĝis preskaŭ urbo Mâcon, la plej suda punkto estas Montagne Noire (nigra monto) ĉe limo al departementoAude - tamen ambaŭ partoj havas ankoraŭ altecon de pli ol 1000 metroj. En la nordo kaj okcidento la limo de la Masivo al ĉirkaŭaj pejzaĝoj estas pli laŭŝtupa. Limousin, Marche kaj Burbonio estas la nomoj de la najbaraj pejzaĝoj, kiuj enkadrigas Centran Masivon en formo duonluna.
Entute, la Centra Masivo formiĝis antaŭ 500 milionoj da jaroj, kvankam la karstaj altebenaĵoj (kaŭsoj) kaj precipe la vulkanaj montoj estas pli lastatempaj, ĉi-lastaj rezultantaj el la formado de la Alpoj kaj Pireneoj. La Centra Masivo gastigas la plimulton de la vulkanoj de kontinenta Francio.
Centra Masivo neniel estas geografie, klimate, geologie kaj kulture unueca regiono, kaj konsistas el pluraj pejzaĝoj, kiuj inter si tre malsamas. Geologie la areon konsistigas la pejzaĝo Auvergne, la lando de vulkanoj, la altaj kaj krutaj montoj de la montoĉeno Cevenoj, la kaŭsajaltebenaĵoj, kiuj havas malmultajn vegetaĵojn sed tamen impresas iel mediteranee, kaj la monta parto de Langvedoko.