Kaŭso
Aspekto
Kaŭso (france Causse) estas tre eroziita karsta altebenaĵo, tipa pro la sedimentaj rokaĵoj, de la sudo kaj okcidento de la franca Centra Masivo, Ĝiaj loĝantoj nomiĝas caussenard. Ĉi tiu orografa loknomo, en sia agrara kaj pejzaĝa senco, devenas el la Okcitana lingvo.
La Langvedoka termino "causse", uzata en ĉi tiuj montaraj regionoj, havas agrikulturan, kamparanan signifon. Ĝi indikas, sur la pintoj kaj deklivoj, vastaĵojn de maldikaj kserofitaj rendzino kie la subgrunda roko foje estas eksponita. Ĉi tiuj rendzinoj estas kovritaj de naturaj herbejoj kaj, en basen-similaj areoj, povas esti plivalorigitaj per fekundaj dolinoj (sotchs en la Langvedoka dialekto), aŭ eĉ per uvalaoj de diversaj grandecoj, iuj pli kultiveblaj ol aliaj.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]- Monto Gargo (1247m) ĉe la kaŭso Méjan
- Dolino ĉe la kaŭso Sauveterre
- Rokoj ĉe la kaŭso Larzac