Saltu al enhavo

Tonsilito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tonsilito
tipo de malsano
KIM-10 J03 (akuta, diversaj subformoj) kaj J35.0 (kronika)
vdr
Gorĝo montranta tonsilojn kun tonsilito.

Tonsilito estas infekta inflamo de la tonsiloj kaŭzata de mikroorganismoj, plej ofte Streptococcusvirusoj.

Simptomoj estas gorĝodoloro, glutaj malfacilaĵoj, febro, malforteco kaj pligrandiĝintaj limfonodoj en ambaŭ flankoj de la kolo. La infektiĝo daŭras ĉirkaŭ 5 tagoj.

La simptomaro laŭ medicina klasifiko apartenas al la sindromoj en otorinolaringologio. Ĝi laŭ la loko de la infektiĝo proksime rilatas al la faringito kaj la laringito.

La kuracado dependas de la simptomoj: okaze de febro oni preskribas ripozon en lito, apartigon de la malsanulo, gorĝogargaradon per varma, milde antiseptika solvaĵo; okaze de kronika infektado oni preskribas sulfonamidon, antibiotikon aŭ ambaŭ.

Oni povas forigi la tonsilon ĉe daŭraj malsaniĝoj, ĉar la daŭra inflamo povas disvastiĝi en la spira sistemo kaj eĉ malsanigi renon, koron kaj aliajn organojn de la homo.

Aparta subformo de tonsilito estas la mononukleozo.