Todd Haynes
Todd HAYNES (naskiĝis la 2-a de januaro 1961 en Los-Anĝeleso) estas usona sendependa reĝisoro, scenaristo kaj produktoro, konsiderata unu el la pioniroj de la movado Nova kvira kino (d:Q2724311), unu el la tendencoj en samseksema kino, kiu aperis en la 1990-aj jaroj. Preskaŭ ĉiu el liaj produktaĵoj vekis polemikon, sed ankaŭ intereson.
Li verkaro plej konata pro reĝisorado de la filmoj Poison, Far from Heaven kaj I'm Not There. Li estis nomumita por Oskaro por Plej Bona Origina Scenaro en 2003 pro sia scenaro por Far from Heaven.[1]
Dum sia filmkariero, li ricevis 107 nomumojn, inkluzive de Akademia Premio por Plej Bona Origina Scenaro kaj du Premioj Ora Globo, kaj gajnis 63 premiojn ĉe festivaloj kiel Berlino, Cannes, Sitges, Lokarno, Sundance, kaj Venecio. Kelkaj el liaj plej kritike aklamitaj filmoj inkluzivas Poison (1991), Far from Heaven (2002), Carol (2015), Dark Waters (2019), kaj May December (2023).
Filmaro
[redakti | redakti fonton]Plenlongaj filmoj
[redakti | redakti fonton]- Poison (1991)
- Safe (1995)
- Velvet Goldmine (1998)
- Far from Heaven (2002)
- I'm Not There (2007)
Mallongaj filmoj
[redakti | redakti fonton]- Assassins: A Film Concerning Rimbaud (1985)
- Superstar: The Karen Carpenter Story (1987)
TV
[redakti | redakti fonton]- Dottie Gets Spanked (1993), mallonga filmo
Muzikvideoj
[redakti | redakti fonton]- Disappearer by Sonic Youth (1990)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Rebecca Flint Marx (2016) Todd Haynes – Biography. The New York Times. Arkivita el la originalo je March 4, 2016. Alirita July 11, 2015 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Todd Haynes ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Todd Haynes interviews M Blash on "Lying" ĉe The Doomed Planet (arkivo)
- Todd Haynes: I'm Not There videa intervjuo ĉe CNETTV UK (arkivo)
- Career interview with filmmaker Todd Haynes ĉe British Film Institute (BFI)
- Todd Haynes Arkivigite je 2020-10-17 per la retarkivo Wayback Machine ĉe Senses of Cinema: Great Directors Critical Database
- Todd Haynes ĉe Virtual History

