Saltu al enhavo

Mária Kecskési

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mária Kecskési
Persona informo
Naskiĝo 1-an de julio 1935 (1935-07-01)
en Budapeŝto
Morto 16-an de septembro 2019 (2019-09-16) (84-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Tibor Tollas Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo etnologo
arthistoriisto Redakti la valoron en Wikidata
v • d • r

Mária Kecskési [keĉkEŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kecskési Mária estis hungardevena germana etnologo, arthistoriisto, muzeologo. Ŝia origina familia nomo estis Lányi [lAnji], ŝia edzo estis Tibor Tollas [tolaŝ] (ĝuste dum la geedziĝo Tibor Kecskési), ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Tollas Tiborné.

Mária Kecskési[1] naskiĝis la  1-an de julio 1935 en Budapeŝto, ŝi mortis la 16-an de septembro 2019 en Munkeno.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Mária Kecskési ne devenis el laborista familio, tial ŝi ne studis en universitato, sed ŝi akiris licencon pri teknika desegnisto. Dum la hungara revolucio de 1956 ŝi disidis al Vieno, kie ŝi akiris etnologian diplomon kun doktoriĝo en 1960 ĉe la Universitato de Vieno. En Vieno ŝi konatiĝis kun sia baldaŭa edzo, ili translokiĝis al Munkeno en 1963, kie ŝi estis muzeologo post 3 jaroj. Ŝi specialiĝis pri la afrika etnologio Inter 1978–1993 ŝi estis vicdirektoro de la muzeo. Ĝis la emeritiĝo en 2000 ŝi estis unu el la plej influaj ekspertoj pri afrika arto en Eŭropo, dum ŝi havis laborrilatojn kun László Vajda (etnologo). Ŝi vidviĝis en 1971.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Der Yamsbau in Westafrika. Seine Bedeutung im wirtschaftlichen und religiösen Leben. (disertaĵo, 1969)
  • African Masterpieces and Selected Works from Munich: The Staatliches Museum für Völkerkunde München. (1987)
  • Afrikanische Masken. Das zweite Gesicht. (kunaŭtoro, 1997)
  • Die Mwera in Südost-Tansania (fonteldono bazita sur verkoj de benediktanoj el la 1920-aj jaroj; 2012)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]