Saltu al enhavo

Meduzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri simpla besto. Por la mitologia persono, vidu Meduzo (mitologio).
Meduzo
klaso da organismoj konataj sub iu komuna nomo Redakti la valoron en Wikidata
Knidulo
v • d • r
Chrysaora quinquecirrha

Meduzo estas ĝeleca vivofazo de iuj membroj de la subfilumo Medusozoa, kiu konsistigas grandan parton de la filumo Kniduloj (latine Cnidaria). Ili plejparte estas naĝantaj marbestoj (d) kvankam iuj kroĉiĝas al la fundo per tigo kaj ne estas moviĝaj. Ili konsistas el ombrelforma korpo el mezogleo kaj aro da postflosantaj tentakloj malsupre.

Per pulsaj kuntiriĝoj la korpo utilas por moviĝo tra la akvo. La tentakloj estas armitaj per pikĉeloj por kaptado de predoj kaj defendado kontraŭ predantoj. Meduzoj havas malsimplan vivociklon. La meduzo normale estas la seksa fazo kaj produktas planulajn larvojn. Ĉi tiuj disiras kaj fariĝas senmovaj polipoj, kiuj povas nesekse burĝoni.

Meduzoj troviĝas tra la tuta mondo de la akvosupro ĝis la profunda maro. La "veraj meduzoj" (Scyphozoa (d)) estas ekskluzive maraj, sed iuj similaspektaj hidrozooj vivas en nesala akvo. Grandaj, ofte brilkoloraj meduzoj oftas en tutmondaj marbordaj zonoj. La plej multaj meduzoj estas rapidekreskaj kaj maturiĝas en kelkaj monatoj, reproduktiĝas, kaj baldaŭ mortas, sed la polipo povas vivi multe pli longe kroĉita al la marfundo. Meduzoj ekzistas de antaŭ almenaŭ 500 milionoj da jaroj,[1] kaj eble pli ol 700 milionoj da jaroj, do estas la plej malnovaj plurorganaj bestoj.[2]

Meduzoj manĝiĝas de homoj en iuj kulturoj. En iuj aziaj landoj ili taksiĝas frandaĵoj, specife la ordo Rhizostomeae, kiujn oni premas kaj salas por forigi troan akvon. Aŭstraliaj esploristoj priskribis ilin kiel "perfektan nutraĵon", daŭripovan kaj proteinriĉan sed kun relative malalta nutraĵa energio.[3]

Meduzoj uziĝas en ĉelbiologia kaj molekulbiologia esplorado, precipe la verda fluoreska proteino, kiun iuj specioj uzas por biologia luminesko. Ĝin oni adaptis en fluoreskan raportan genon pri enigitaj genoj kaj grande efikis al fluoreska mikroskopado.

Meduzaj pikĉeloj povas vundi homojn. Miloj da naĝantaj homoj pikiĝas ĉiujare, kun damaĝoj de malgrava malkomforto ĝis grava vundo aŭ morto. En favoraj kondiĉoj meduzoj povas formi egajn meduzarojn, kiuj povas plenigi kaj damaĝi fiŝretojn, kaj foje ŝtopas la malvarmigajn sistemojn de elektrejoj kaj sensaligejoj, kiuj ĉerpas akvon el la maro.

Eta meduzo, tipe radia besto.
  • La leonharara meduzo (Cyanea capillata), konata ankaŭ kiel giganta meduzo aŭ pli simple hararmeduzo, estas la plej granda konata specio de meduzo.
  • Genro Velelo aŭ Velella, kaj la tipa specio estas Velella velella.
  • Kubozoo

Kiel la plej multaj aliaj kniduloj, meduzoj estas karnvoraj,[4] nutrante sin per planktono, krustacoj, fiŝetoj, fiŝidoj kaj fiŝaj ovoj, kaj aliaj meduzoj, enkorpigante nutraĵon kaj elkorpigante nedigestitaĵojn tra la buŝo. Ili "ĉasas" malaktive lasante la tentaklojn drivi, aŭ profundiĝas tra la akvo kun la tentakloj disetenditaj. La tentakloj havas pikĉelojn por paralizi aŭ mortigi la predojn, kaj povas poste fleksiĝis por venigi ilin ĝis la buŝo.[5] Ilia maniero naĝi helpas la kaptadon de predoj, ĉar kiam la korpo etendiĝas, ĝi alsuĉas akvon, kio venigas eventualajn predojn en la atingeblan proksimon de la tentakloj.[6]

Iuj meduzoj, kiel Aglaura hemistoma, estas ĉionmanĝantoj, ĉar ili nutras sin per mikroplanktono, kiu konsistas el miksaĵo de zooplanktono kaj fitoplanktono (microskopaj plantecaj organismoj) kiel dinoflagelatoj.[7] Aliaj mastras mutualismajn algojn (zooksantelojn) en sia histo;[5] tipa estas Mastigias papua, kiu nutras sin parte per la produktoj de fotosintezo kaj parte de kaptita zooplanktono.[8][9] Ankaŭ Cassiopea simbiozas kun mikroalgoj kaj kaptas bestetojn por suplementi sian dieton. Ĝi faras tion liberigante buletojn de vivantaj ĉeloj kaj mezogleo, kiuj movas sin tra la akvo per cilioj kaj paralizas predojn per cilioj. La buletoj ŝajne ankaŭ havas digestan kapablon.[10]

Predantoj

[redakti | redakti fonton]

Inter la plej oftaj kaj gravaj predantoj de meduzoj estas aliaj meduzoj. Maranemonoj povas kapti meduzojn, kiuj drivas en kapteblan proksimon. Inter la aliaj predantoj estas tinusoj, ŝarkoj, spadfiŝoj, martestudoj kaj pingvenoj.[11][12] Meduzoj surstrandigitaj de la ondoj konsumiĝas de vulpoj, aliaj teraj mamuloj kaj birdoj.[13] Ĝenerale, tamen, malmultaj bestoj manĝas meduzojn; oni povas pli-malpli konsideri ilin pintopredantoj en la manĝoĉeno. Se meduzoj ekdominis ekosistemon, ekzemple pro fiŝkaptado, kiu mortigis la predantojn de meduzaj larvoj, povas ne esti videbla maniero reestigi la antaŭan ekvilibron; ili mem nutras sin per fiŝaj ovoj kaj fiŝidoj kaj konkuras pri nutraĵo kun fiŝoj, malebligante ke la fiŝaj populacioj regrandiĝu.[14]

Iuj fiŝetoj estas imunaj al meduzaj pikoj kaj vivas inter iliaj tentakloj, servante kiel logaĵo en fiŝkaptilo; ili estas sekuraj de predantoj kaj kunmanĝas la fiŝojn, kiujn la meduzo kaptas.[15] Stomolophus meleagris simbiozas kun dek specioj de fiŝoj kaj kun la krabo Libinia dubia, kiu vivas en la konkavo de la meduza korpo, kunhavante ĝian nutraĵon kaj manĝetante ĝian histons.[16]

Meduzofloradoj

[redakti | redakti fonton]
Mapo de la ŝanĝado de la multeco de indiĝenaj kaj neindiĝenaj meduzoj.[17]
La rondoj signifas datumregistrojn; pli grandaj rondoj signifas pli certajn konstatojn.
  •  Tre certa pliiĝo
  •  Malcerta pliiĝo
  •  Stabila/variema
  •  Malpliiĝo
  •  Datumoj mankas
  • Meduzoj formas amasegojn ("floradojn") en iuj kondiĉoj de la mediaj marfluoj, nutrosubstancoj, sunlumo, temperaturo, sezono, havebleco de predoj, manko de predantoj kaj koncentriĝo de oksigeno. La marfluoj kunportas meduzojn, des pli en jaroj kun granda nombro da ili. Meduzoj ankaŭ povas sensi la fluojn kaj naĝi kontraŭflue por kuniĝi.[18][19] Ili pli kapablas vivi en akvo kun multe da nutrosubstancoj kaj malmulte da oksigeno ol siaj konkurantoj, kaj tial povas manĝegi la planktonon. Ili eble profitas ankaŭ pro pli sala akvo, ĉar ĝi enhavas pli da jodo, kiu necesas por ke polipoj iĝu meduzoj. Plivarmiĝo de la maro pro klimata ŝanĝo povas kontribui al meduzofloradoj, ĉar multaj specioj de meduzoj kapablas vivi en pli varma akvo.[20] Pliiĝo de nutrosubstancoj en agrikultura aŭ urba surfaca fluado, interalie kunmetaĵoj de nitrogeno kaj fosforo, pliigas la kreskon de fitoplanktono, kio kaŭzas plantoziĝojn kaj algofloradojn. Kiam la fitoplanktono mortas, ĝi povas estigi mortozonojn, tiel nomatajn pro oksigenmanko. Tio mortigas fiŝojn kaj aliajn bestojn, sed ne meduzojn,[21] do ĉi tiuj povas flori.[22][23] Meduzaj populacioj kredeble kreskas tutmonde pro surfaca fluado kaj homa mortigado de iliaj naturaj predantoj.[24][25] Meduzoj estas bone adaptitaj por profiti perturbon de maraj ekosistemoj: ili reproduktiĝas rapide; ili predas multajn speciojn kaj malmultaj predas ilin; kaj ili kaptas predojn pere de tuŝado kaj ne vidado, do ili kaptas efike dum la nokto kaj en malklaraj akvoj.[26][27] Povas esti malfacile ke fiŝa populacio rekresku en mara ekosistemo post kiam ĝin dominas meduzoj, ĉar la meduzoj nutras sin per planktono, do interalie per fiŝaj ovoj kaj fiŝidoj.[28][29][23]

    Orelmeduzoj povas vivi en nordhemisferaj maroj,[30][31] ekzemple la Balta Maro.[32][33]

    Kiel oni suspektas ekde la komenco de la jarcento,[34][35] meduzofloradoj estas plioftiĝantaj. Inter 2013 kaj 2020 la Mediteranea Scienca Komisiono ĉiusemajne kontroladis la oftecon de multiĝoj de meduzoj en bordaj maroj de Maroko ĝis la Nigra Maro, konstatante relative oftan okazadon dum preskaŭ la tuta jaro, kun pintoj de Marto ĝis Julio kaj ofte ree en la aŭtuno. La floradojn formas diversaj meduzaj specioj en diversaj partoj de la baseno: klare dominas floradoj de Pelagia noctiluca kaj Velella velella en la okcidenta Mediteraneo, de Rhizostoma pulmo kaj Rhopilema nomadica en la orienta Mediteraneo, kaj de orelmeduzoj kaj Mnemiopsis leidyi en la Nigra Maro.[36]

    Iuj meduzaj populacioj, kiuj klare pliiĝis en la lastaj jardekoj, estas invadaj specioj freŝe venintaj de aliaj habitatoj: tio okazas ekzemple en la Nigra Maro, Kaspia Maro, Balta Maro, centra kaj orienta Mediteraneo, Havajo, kaj tropikaj kaj subtropikaj partoj de la okcidenta Atlantiko (inklude la Kariban Maron, Golfon de Meksiko kaj Brazilon).[32][33]

    Meduzofloradoj povas grave efiki al komunuma strukturo. Iuj meduzoj voras zooplanktonon dum aliaj paŝtiĝas je unuavicaj produktantoj.[37] Malpliiĝoj de zooplanktono kaj fiŝplanktono pro meduzoflorado povas ondi tra la trofaj niveloj. Densegaj meduzaj populacioj povas forkonkuri aliajn predantojn kaj malpliigi pluvivon de fiŝoj.[38] Pliiĝinta paŝtiĝado je unuavicaj produktantoj fare de meduzoj povas interrompi la transiradon de energio al pli altaj trofaj niveloj.[39]

    Dum floradoj, la meduzoj grave ŝanĝas la haveblecon de nutrosubstancoj medie. Ili bezonas grandan kvanton da haveblaj organikaj nutrosubstancoj en la akvo, kio limigas la haveblecon por aliaj organismoj.[40] Iuj meduzoj simbiozas kun unuĉelaj dinoflagelatoj, pere de kiuj ili enkorpigas neorganikan karbonon, fosforon, kaj nitrogenon, konkurante kontraŭ fitoplanktono.[40] Ilia granda biomaso igas ilin grava fonto de solvita kaj partikla organikaĵo por mikrobaj komunumoj pere de fekado, mukado kaj diseriĝado.[17][41] La mikroboj dismetas la organikaĵon en neorganikan amonion kaj fosfaton. Dume, la malgranda havebleco de karbono aliigas la procezon de produktado al spirado, kio estigas oksigenmankajn areojn kaj plejparte maluzebligas la solvitan nitrogenon kaj fosforon por unuavica produktado. Homoj fiŝkaptistoj malŝatas meduzofloradon pro la manko de kapteblaj fiŝoj.[42]

    Elektrejoj foje malŝaltiĝis pro meduzoj, kiuj ŝtopis la fluadon de akvo por malvarmigado.[43] Ili ankaŭ damaĝis turismon pro plioftiĝo de pikoj kaj foje malfermoj de plaĝoj.[44]

    Meduzoj estas parto de ĝelfaloj, t.e. faloj de ĝeleca zooplanktono al la marfundo, kio havigas nutraĵon al la fundaj organismoj.[45] En moderaj kaj subpolusaj regionoj, ĝelfalo kutime sekvas tuj post meduzoflorado.[46]

    Ofta scifozoa meduzo vidata proksime al strandoj en neduoninsula Florido

    La plej multaj meduzoj estas marbestoj, kvankam iuj hidrozoaj meduzoj vivas en nesala akvo. La plej konata dolĉakva ekzemplo estas la tutmonda hidrozoa meduzo Craspedacusta sowerbii.[47] Iuj meduzaj populacioj enfermiĝis en marbordaj salaj lagoj, ekzemple la Lago de Meduzoj en Palaŭo.[9]

    Kvankam la plej multaj meduzoj vivas planktone malproksime de la marfundo, iuj specioj asociiĝas kun la fundo dum la plejparto de la vivo kaj povas konsideriĝis kiel bentaj. La "inversaj meduzoj" de la genro Cassiopea kutime kuŝas sur la fundo de malprofundaj lagunoj, kie ili foje pulsetas kun la korpa konvekso malsupre. Eĉ kelkaj profundmaraj specioj de Hydrozoa kaj Scyphozoa kutime kolektiĝas ĉe la fundo. Ĉiuj Stauromedusae troviĝas kroĉitaj al makroalgoj aŭ rokeca aŭ firma materialo sur la fundo.[48]

    Iuj specioj havas specifajn adaptojn por la tajda fluo. En Roscoe Bay, meduzoj rajdas la fluon ĉe malalta tajdo ĝis ili kolizias kun sablobenko kaj tiam profundiĝas sub la fluon. Ili restas en trankvila akvo ĝis la tajdo altiĝas, kaj tiam malprofundiĝas kaj lasas ke ĝi reportu ilin en la golfon. Ili aktive evitas dolĉan akvon de fandita monta neĝo, malsupriĝante ĝis ili trovas sufiĉe da salo.[2]

    Parazitoj

    [redakti | redakti fonton]

    Meduzoj estas mastroj de tre diversaj parazitoj. Ili estas mezaj mastroj de internaparazitaj helmintoj, kiuj transiras al fiŝa fina mastro post predado. Iuj digeneaj trematodoj, precipe specioj en la familio Lepocreadiidae, uzas meduzojn kiel duan mezan mastron. Fiŝoj infektiĝas de la trematodoj kiam ili manĝas infektitan meduzon.[49][50]

    Literaturo

    [redakti | redakti fonton]

    Vidu ankaŭ

    [redakti | redakti fonton]

    Referencoj

    [redakti | redakti fonton]
    1. ↑ Fossil Record Reveals Elusive Jellyfish More Than 500 Million Years Old (angle). Alirita 2023-02-10 .
    2. 1 2 Angier, Natalie, "So Much More Than Plasma and Poison", 6-a de junio 2011.
    3. ↑ Isabelle Rodd (20 October 2020) Why jellyfish could be a 'perfect food'. Alirita 7-a de majo 2023 .
    4. ↑ Brusca, Richard. (2016) Invertebrates. Sinauer Associates. ISBN 978-1-60535-375-3.
    5. 1 2 Ruppert, Edward E.. (2004) Invertebrate Zoology, 7th edition. Cengage Learning, p. 148–174. ISBN 978-81-315-0104-7.
    6. ↑ Bigger jellyfish inheriting the ocean, study finds (2011-09-15). Arkivita el la originalo je 14-a de julio 2014. Alirita 3-a de decembro 2014 .
    7. ↑ Australian Marine Zooplankton-Jellyfish, Cladocerans. Institute for Marine and Antarctic Studies, University of Tasmania. Alirita 12-a de oktobro 2018 .
    8. ↑ (2000) “Variegated mesocosms as alternatives to shore-based planktonkreisels: notes on the husbandry of jellyfish from marine lakes”, Journal of Plankton Research 22 (9), p. 1673–1682. doi:10.1093/plankt/22.9.1673.
    9. 1 2 (majo 2001) “Jellyfish swarms, tourists, and the Christ-child”, Hydrobiologia 451 (1–3), p. 131–144. doi:10.1023/A:1011868925383. Bibkodo:2001HyBio.451..131D. 1679552.
    10. ↑ Nemo, Leslie (13 February 2020) Venomous Snot Helps These Jellyfish Sting Without Their Tentacles. Discover. Alirita 11 July 2021 .
    11. ↑ Yin, Steph, "Who's Eating Jellyfish? Penguins, That's Who", 29-a de septembro 2017.
    12. ↑ (2017) “Jellyfish and other gelata as food for four penguin species – insights from predator-borne videos”, Frontiers in Ecology and the Environment 15 (8), p. 437–441. doi:10.1002/fee.1529. Bibkodo:2017FrEE...15..437T. 90152409.
    13. ↑ Gershwin, Lisa-Ann. (2016) Jellyfish: A Natural History. University of Chicago Press. ISBN 978-0-226-28767-6.
    14. ↑ Gershwin, Lisa-Ann. (2013) Stung!: On Jellyfish Blooms and the Future of the Ocean. University of Chicago Press, p. 274–. ISBN 978-0-226-02010-5.
    15. ↑ colugo7 (2006) The jellyfish. Arkivita el la originalo je 12-a de junio 2018. Alirita 7-a de junio 2018 .
    16. ↑ Cannonball Jellyfish. South Carolina Department of Natural Resources. Arkivita el la originalo je 19-a de januaro 2008. Alirita 7 June 2018 .
    17. 1 2 (2012) “Increasing jellyfish populations: trends in Large Marine Ecosystems”, Hydrobiologia 688 (1), p. 3–20. doi:10.1007/s10750-012-1039-7. Bibkodo:2012HyBio.690....3B.
    18. ↑ "Jellyfish 'can sense ocean currents'".
    19. ↑ (2017) “Ocean currents and marine life”, Current Biology 27 (11), p. R470–R473. doi:10.1016/j.cub.2017.01.044. Bibkodo:2017CBio...27.R470H.
    20. ↑ . Anthropogenic Factors Associated with Jellyfish Blooms – Final Draft II. Tropical Field Courses: Western Program: Miami University (10-a de decembro 2008). Arkivita el la originalo je 14-a de junio 2010. Alirita 19-a de novembro 2009 .
    21. ↑ What is a dead zone?. National Ocean Service. Alirita 3-a de oktobro 2018 .
    22. ↑ Jellyfish shift ocean food webs by feeding bacteria with mucus and excrement. Discover Magazine (6-a de junio 2011). Arkivita el la originalo je 6=a de novembro 2018. Alirita 3-a de oktobro 2018 .
    23. 1 2 Jellyfish blooms could be sign of ailing seas. Alirita 2023-02-10 .
    24. ↑ (2011) “High activity and Lévy searches: jellyfish can search the water column like fish”, Proceedings of the Royal Society B 279 (1728), p. 465–473. doi:10.1098/rspb.2011.0978. Arkivigite je 2012-12-25 per la retarkivo Wayback Machine
    25. ↑ (1998) “Fishing down marine food webs”, Science 279 (5352), p. 860–863. doi:10.1126/science.279.5352.860. Bibkodo:1998Sci...279..860P. Arkivigite je 2012-07-10 per la retarkivo Wayback Machine
    26. ↑ (2009) “The jellyfish joyride: causes, consequences and management responses to a more gelatinous future”, Trends in Ecology & Evolution 24 (6), p. 312–322. doi:10.1016/j.tree.2009.01.010. Bibkodo:2009TEcoE..24..312R. [rompita ligilo]
    27. ↑ (2004) “Optical control of fish and zooplankton populations”, Limnology and Oceanography 49 (1), p. 233–238. doi:10.4319/lo.2004.49.1.0233. Bibkodo:2004LimOc..49..233A.
    28. ↑ (2006) “Jellyfish overtake fish in a heavily fished ecosystem”, Current Biology 16 (13), p. 492–493. doi:10.1016/j.cub.2006.06.018. Bibkodo:2006CBio...16.R492L. 62793057.
    29. ↑ (2009) “Jellyfish in ecosystems, online databases, and ecosystem models”, Hydrobiologia 616 (1), p. 67–85. doi:10.1007/s10750-008-9583-x. Bibkodo:2009HyBio.616...67P. 12415790. Arkivigite je 2013-07-12 per la retarkivo Wayback Machine
    30. ↑ (2005) “Coupled biophysical global ocean model and molecular genetic analyses identify multiple introductions of cryptogenic species”, Proc. Natl. Acad. Sci. USA 102 (34), p. 11968–73. doi:10.1073/pnas.0503811102. Bibkodo:2005PNAS..10211968D.
    31. ↑ (2003) “Macro-morphological variation among cryptic species of the moon jellyfish, Aurelia (Cnidaria: Scyphozoa)”, Marine Biology 143 (2), p. 369–79. doi:10.1007/s00227-003-1070-3. Bibkodo:2003MarBi.143..369D. 189820003.
    32. 1 2 (2007) “First record of the tropical scyphomedusa Phyllorhiza punctata von Lendenfeld, 1884 (Cnidaria: Rhizostomeae) in the Central Mediterranean Sea”, Aquatic Invasions 2 (4), p. 391–394. doi:10.3391/ai.2007.2.4.7. Bibkodo:2007AqInv...2..391A. Arkivigite je 2012-09-17 per la retarkivo Wayback Machine
    33. 1 2 Rinat, Zafrir. "World's Most Invasive Jellyfish Spreading Along Israel Coast", 15-a de junio 2009. Arkivigite je 2018-06-17 per la retarkivo Wayback Machine
    34. ↑ (2001) “Gelatinous zooplankton outbreaks - an overview on jellyfish blooms”, CIESM Monographs 14, p. 5–17.
    35. ↑ (2001) “Jellyfish blooms: are populations increasing globally in response to changing ocean conditions?”, Hydrobiologia 451 (1–3), p. 55–68. doi:10.1023/A:1011888006302. Bibkodo:2001HyBio.451...55M. 10927442.
    36. ↑ CIESM GIS. Alirita 2023-02-10 .
    37. ↑ (2001) “Interactions of pelagic cnidarians and ctenophores with fish: a review”, Hydrobiologia 541, p. 27–44. doi:10.1007/978-94-010-0722-1. 27615539.
    38. ↑ (2016) “Ecological and Economic Consequences of Ignoring Jellyfish: A Plea for Increased Monitoring of Ecosystems”, Fisheries 41 (11), p. 630–637. doi:10.1080/03632415.2016.1232964. Bibkodo:2016Fish...41..630B.
    39. ↑ (2012) “Interannual variability in the Northern California Current food web structure: changes in energy flow pathways and the role of forage fish, euphausiids, and jellyfish”, Progress in Oceanography 102, p. 19–41. doi:10.1016/j.pocean.2012.02.002. Bibkodo:2012PrOce.102...19R.
    40. 1 2 (januaro 2009) “Influence of jellyfish blooms on carbon, nitrogen and phosphorus cycling and plankton production”, Hydrobiologia 616 (1), p. 133–149. doi:10.1007/s10750-008-9584-9. Bibkodo:2009HyBio.616..133P. 22838905.
    41. ↑ (2013-01-15) “Recurrent jellyfish blooms are a consequence of global oscillations”, Proceedings of the National Academy of Sciences 110 (3), p. 1000–1005. doi:10.1073/pnas.1210920110. Bibkodo:2013PNAS..110.1000C.
    42. ↑ (2006-07-11) “Jellyfish overtake fish in a heavily fished ecosystem”, Current Biology 16 (13), p. R492–493. doi:10.1016/j.cub.2006.06.018. Bibkodo:2006CBio...16.R492L. 62793057.
    43. ↑ (2000-09-10) “Jellyfish ingress: A threat to the smooth operation of coastal power plants”, Current Science 79, p. 567–569.
    44. ↑ (2007-11-22) “Anthropogenic causes of jellyfish blooms and their direct consequences for humans: a review”, Marine Ecology Progress Series 350, p. 153–174. doi:10.3354/meps07093. Bibkodo:2007MEPS..350..153P.
    45. ↑ (2014) “Rapid scavenging of jellyfish carcasses reveals the importance of gelatinous material to deep-sea food webs”, Proceedings of the Royal Society B: Biological Sciences 281 (1796). doi:10.1098/rspb.2014.2210.
    46. ↑ (2011) “Depth attenuation of organic matter export associated with jelly falls”, Limnology and Oceanography 56 (5), p. 1917–1928. doi:10.4319/lo.2011.56.5.1917. Bibkodo:2011LimOc..56.1917L. 3693276.
    47. ↑ . Invasive Alien Species Fact Sheet: Craspedacusta sowerbyi. NOBANIS. Arkivita el la originalo je 17 May 2014. Alirita 16 June 2016 .
    48. ↑ (2007) “Stauromedusae”, Encyclopedia of Tidepools and Rocky Shores, p. 541–543.
    49. ↑ (2016) “Seasonal changes in infection with trematode species utilizing jellyfish as hosts: evidence of transmission to definitive host fish via medusivory”, Parasite 23, p. 16. doi:10.1051/parasite/2016016.
    50. ↑ Leung, Tommy (26 May 2016) Opechona olssoni. Blog: Parasite of the Day. Arkivita el la originalo je 30-a de junio 2016. Alirita 1 June 2016 .