Saltu al enhavo

Kronikisto Nestor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kronikisto Nestor
Persona informo
Нестор Летописец
Naskiĝo ĉirkaŭ 1056
en Kievo
Morto ĉirkaŭ 1113
en Kievo
Tombo Monaĥejo de la Grotoj de Kievo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio ortodoksa kristanismo vd
Lingvoj antikva orientslava • malnovslava vd
Ŝtataneco Kieva Regno Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto • monaĥo • hagiografo • historiisto • kronikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Komenca kroniko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r
Kronikisto Nestor, 1661

Nestor (naskiĝis ĉirkaŭ 1056, Kijivo, Kijiva princlando — mortis ĉirkaŭ 1113, Kijivo, Kijiva princlando) estis ekde ĉirkaŭ 1074 monaĥo de la monaĥejo de la Grotoj de Kievo. Li estas supozita verkanto de pluraj hagiografiaj verkoj kaj unu grava jarlibro.

Lia unua literatura verko priparolis vivojn de Boris kaj Gleb (sanktuloj, murditaj en 1015), filoj de la Kijiva Grandprinco Volodimiro. Li poste ankaŭ verkis pri fondinto de la Kaverna Klostro, Teodosio (mortis en 1074).

Li estis atestanto de detruo de la klostro en 1096.

En la eklezia kalendaro, la tago de honorado de la memoro de Honorinda Nestor la Kronikisto okazas la 27-an de oktobro. Ĉi tiu tago en Ukrainio, ekde 1997, estas celebrata kiel la Tago de Ukraina Skribo kaj Lingvo.

La Nestor-kroniko

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Komenca kroniko.

Oni menciis en la 13-a jarcento, ke li estis verkinto de la Komenca kroniko (slavone: Повѣсть врємѧнныхъ лѣтъ), plej grava historia fonto de la Kijiva Regno.

Laŭ nunaj historiistoj, kvankam la kronikon kompilis li en 1112, sed la lasta kelkfoje tralaborita versio devenas ne de li. La prakroniko restis en pluraj manuskriptoj, sed la plej frua datiĝas je 1377.

La kroniko priskribas la historion de la orientaj slavoj ĝis dua jardeko de la 12-a jc., specife akcentante la fondon de la Kijiva Ŝtato en la 9-a jc., kion la kroniko alligas al la varegoj (vikinga tribo).

Alia parto de la kroniko kronologie listigas la militojn, packontraktojn, inter la Kieva Rus kaj Bizanco. La kroniko mencias kristaniĝon de la orientaj slavoj en ĉirkaŭ 988, konigas la kulturan evoluon sub regado de (Saĝa) Jaroslav la 1-a (1019–1054) kaj la batalojn kontraŭ la stepaj nomadaj turkaj popoloj.

La kroniko estas verkite en la praslava, parte en la prarusa lingvoj. Ĝi ankaŭ ĉerpas informojn el bizancaj kronikoj, rusaj skribitaj kaj parolataj memoraĵoj ktp.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]