Saltu al enhavo

Kormoranoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kormorano)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kormoranoj
Blanknigra kormorano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Falakrokorakedoj Phalacrocoracidae
Genro: Kormoranoj Phalacrocorax
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ruĝvizaĝa kormorano.

Kormorano (Phalacrocorax) estas genro de grandaj akvobirdoj, preskaŭ tute nigraj, el la ordo de pelikanoformaj, kies ĉiuj piedfingroj estas kunligitaj per haŭto.[1] Ordinare oni nomas komorananoj ankaŭ aliajn falakrokorakedojn ne apartenantajn al la genro Phalacrocorax. Ĝenerale oni parolas pri ĉirkaŭ 40 specioj kaj oni proponis kelkajn diferencajn klasigojn de la tuta familio, kaj tiele la nombro de genroj estas disputata.

Kormoranoj kaj tufkormoranoj estas grandaj aŭ mezgrandaj marbirdoj. La plej granda parto, inter ili ĉiu nordhemisfera specio, havas ĉefe malhelan plumaron, sed kelkaj sudhemisferaj estas blankanigraj kaj kelkaj, kiel la novzelanda Punktokormorano, estas pli koloraj. Multaj specioj havas zonojn de kolora haŭto en vizaĝo (vango kaj gorĝo) kiuj povas esti brile bluaj, oranĝaj, ruĝaj aŭ flavaj, pli brilkolora dum la reprodukta sezono. La beko estas longa, pinta kaj akre hokoforma. La piedoj estas kvarfingraj kaj membranretaj.

Ili estas pli marbordaj ol oceanaj kaj kelkaj koloniigis internajn akvojn. Ili vivas tutmonde, krom sur la centraj pacifikaj insuloj.

Ĉiuj manĝas fiŝojn, angiletojn, serpentojn, ktp. Ili plonĝas, ne de alte kiel suloj, sed de la surfaco; kelkaj specioj duonsaltas por eniri en akvon pli sagece. Enakve ili subnaĝas per piedimpeto.

Post fiŝkaptado kormoranoj iras surborde por sekigi la flugilojn streĉigante ilin antaŭ la suno. La plumaro de la kormoranoj ne estas akvorezista. Tio helpas por subnaĝado, ĉar la plumoj ne portas aerbobelojn.

Kormoranoj estas koloniaj kaj por nestumado uzas arbojn, rokajn insuletojn, klifojn, ktp. La ovoj estas blublankecaj. Ili reproduktiĝas unufoje jare. La idoj estas manĝigitaj per elbuŝigo.

Tradicie kormoranoj estis uzataj de homoj en Ĉinio kaj Japanio por fiŝkaptado, kie ili estas enhejmigitaj kaj trejnitaj por alporti fiŝojn al la posedantoj. Tio okazas ekzemple en Inujama, gubernio de Aiĉi en Japanio aŭ en rivero Lijiang en Gilin en Ĉinio. Kelkaj surmetas ferringon ĉirkaŭ la birda kolo por ke tiu ne englutu la predon kaj alportu ĝin al la fiŝkaptisto, kiu poste donas al la kormorano kiel rekompencon fiŝeton kiun ja ĝi povas engluti.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]
Granda kormorano en Hjogo, Japanio.

Kormoranoj kaj tufkormoranoj estas mez- al grandaj marbirdoj, 55–100 cm longaj, kun enverguro de 95–160 cm, kaj pezo de 0.52–3.6 kg. La plej malgranda en la genro estas la nigra kormorano (P. sulcirostris), kaj la plej granda estas granda kormorano (P. carbo).[2][3] Plumaroj de ĉiuj specioj estas nigra kun varia kvanto de blanka. Nigraj plumoj estas ofte irizecaj, kun verdeca aŭ bronzeca tono en brila lumo sur flugiloj kaj la purpureca sur korpo kaj kapo, aparte rimarkebla dum reprodukta sezono. Vintre la plumaro ofte iĝas malpli irizeca kaj malpli kontrasta. Okuloj de plimultaj specioj estas intense bluece verdaj, sed ĉe iuj ili estas nigraj. La banka kormorano (P. neglectus) havas flavajn okulringojn. Junuloj estas malpli brilaj ol plenkreskuloj, ofte sen tre difinite kontrasta limo inter blankaj kaj nigraj partoj.[2][3]

Ĉiuj specioj estas dependaj de akvo por nutraĵo. Iuj specioj, aparte Sokotra kormorano (P. nigrogularis) kaj banka kormorano (P. neglectus), estas preskaŭ ekskluzive marbordaj; aliaj koloniigis kaj salajn, kaj nesalajn akvujojn. Plejparto de dieto de ĉiuj specioj konsistas je fiŝoj, sed ili ankaŭ manĝas malgrandajn angilojn, kaj eĉ akvajn serpentojn. Ili plonĝas el la surfaco, kvankam multaj specioj faras tipan salteton por plonĝadi, supozeble por havigi pli elanan eniron en la akvo. Subakve ili elpeliĝas per siaj piedoj. Kiel kutimas por akvaj birdoj, iliaj piedoj estas larĝaj relative al la korpo kaj havas naĝhaŭtojn inter ĉiuj kvar fingroj.[2]

Post fiŝkaptadi, kormoranoj eliras, kaj estas ofte vidataj tenantaj siajn flugilojn malferme sub la suno. Ĉiuj kormoranoj havas sekreciaĵojn de uropigaj glandoj kiuj estas uzataj por teni la plumojn netrempitaj. Kelkaj fontoj[4] asertas, ke kormoranoj havas akvoprotektajn plumojn, dum aliaj diras, ke ili havas akvopermeablajn plumojn.[5][6] Alternativaj funkcioj sugestas, ke por la flugiletenda sinteno oni inkludas, ke ĝi helpas termoreguladon,[7] digestadon, ekvilibron de la birdo aŭ indikas ĉeeston de fiŝoj. Detala studo de la Granda kormorano konkludas ke ĝi estas sendube[8] por sekigi la plumaron.[9][10]

Kormoranoj estas koloniaj nestumantoj, kiuj uzas arbojn, rokajn insuletojn, aŭ klifojn. La ovoj estas kalkec-bluaj. Estas kutime unu ovodemetado jare. La junuloj estas nutrataj per regurgitado. Ili tipe havas profundajn, svagajn bekojn, montrantaj pli grandan similon kun tiuj de la pelikanoj, al kiuj ili rilatas, ol evidentas ĉe plenkreskuloj.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La genron Phalacrocorax unue enkondukis franca zoologo Mathurin Jacques Brisson en jaro 1760, kaj li deklaris ĝia tipa specio grandan kormoranon (Phalacrocorax carbo).[11][12] Phalacrocorax estas latina vorto por kormorano,[13] kiu estas latinigo de antikvaj grekaj vortoj φαλακρός (falakros, "senhara") kaj κόραξ (korax, "korako").[14] Tio estas ofte supozate aludanta al la kremoblanka makulo de la vangoj de plenkreskulo de Granda kormorano, aŭ al la ornamaj blankaj kapoplumoj elstaraj ĉe la mediteraneaj birdoj de tiu specio, sed certe ne estas uniforma trajto de kormoranoj. "Kormorano" estas kuntiriĝo devena el la latina esprimo corvus marinus, "mara korako". Tiele, "mara korako" aŭ similaj terminoj estis la kutimaj aludoj al kormoranoj en Ĝermana lingvaro kaj en aliaj ĝis post la Mezepoko. La franca esploristo André Thévet komentis en 1558 ke "...la beko [estas] simila al tiu de kormorano aŭ alia korvedo," kio montras ke la erara miskredo ke tiuj birdoj rilatas al korakoj daŭris almenaŭ ĝis la 16a jarcento. Eĉ en Esperanto PIV mencias arĥaan kaj evitendan nomon "markorvo" por kormorano.[15]

Sistematiko

[redakti | redakti fonton]

Historie, en la genron Phalacrocorax oni metis preskaŭ ĉiujn membrojn de familio Phalacrocoracidae, kun la sola escepto de Galapaga kormorano, kiu havis sian propran genron Nannopterum.[2] Gerard Frederick van Tets en 1976 proponis dividi la tiaman en du genrojn kaj ligi la nomon "kormorano" al unu kaj la nomon "tufkormorano" al la alia,[16] sed tiu ĉi propono ne estis vaste adoptita. Esploro el jaro 1988, kiu kunigis skeletan morfologion kaj ekologiajn konsiderojn, rekomendis disdividi la genron je ne du sed pluraj genroj,[17] sed tio ĉi ankaŭ ne estis vaste akceptate. Posta esploro helpis apartigi genron Microcarbo, kiu estas morfologie distinga kaj disiĝis de aliaj kormoranoj relative frue.

Esploro de 2014 trovis, ke Phalacrocrax estas aparta sed frata genro al Urile, kiu apartiĝis de ĝi antaŭ 8.9–10.3 jarmilionoj.[18] IOC acceptis apartecon de kaj Leucocarbo, kaj Microcarbo, sed lasis ĉiujn aliajn grupojn en Phalacrocorax, kaj rezulte la ĉi-lasta estis parafiletika. Sed iom post iom, pro disvolvoj de molekula filogenetiko, pli malpli ĉiuj birdosistematikaj aŭtoritatoj, interalie IOC, akceptis la sep genrojn: Microcarbo, Poikilocarbo, Phalacrocorax, Urile, Gulosus, Nannopterum, kaj Leucocarbo.[18]

Laŭ la molekulfilogenetika esploro de 2014, la genro Phalacrocorax enhavas 12 speciojn.[18] Tiun ĉi taksonomion akceptis unue IUCN Red List kaj BirdLife International, poste International Ornithologists' Union,[19] kaj iam ankaŭ AviList.[20]

BildoKomuna nomoScienca nomoDistribuo
Borda kormorano Phalacrocorax neglectus
Kaba kormorano Phalacrocorax capensis
Japania kormorano Phalacrocorax capillatus
Granda kormorano Phalacrocorax carbo
Sokotra kormorano Phalacrocorax nigrogularis
Pita kormorano Phalacrocorax featherstoni
Punkta kormorano Phalacrocorax punctatus Aotearoo
Hindia kormorano Phalacrocorax fuscicollis
Nigra kormorano Phalacrocorax sulcirostris Aŭstralio kaj norda Aotearoo
Tasmania kormorano Phalacrocorax fuscescens
Aŭstralia kormorano Phalacrocorax varius

Kormorana fiŝkaptado

[redakti | redakti fonton]
Ĉina fiŝkaptisto kun siaj du kormoranoj
Japano plenumante la antikvan kormoranan noktan fiŝkaptadon.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kormorana fiŝkaptado.

Kormorana fiŝkaptado estas tradicia fiŝkaptada metodo laŭ kiu fiŝkaptistoj uzas trejnitajn kormoranojn por fiŝkaptadi en riveroj. Historie, kormorana fiŝkaptado okazis en Japanio kaj Ĉinio el ĉirkaŭ 960 p.K.[21] kaj registrita el aliaj lokoj tutmonde.

Por kontroli la birdojn, la fiŝkaptistoj ligas ŝnuron ĉe la bazo de la birda gorĝo. Tio evitas ke la birdo englutu la plej grandajn fiŝojn, kiuj restas en ties gorĝo, sed la birdoj povas engluti pli malgrandajn fiŝojn. Kiam kormorano kaptis fiŝon en sia gorĝo, la fiŝkaptisto alportas la birdon reen al la boato kaj prenas la fiŝon el la birda gorĝo, plej verŝajne profitante la refleksan movon de regurgitado. Kvankam la kormorana fiŝkaptado iam estis sukcese fruktodona industrio, ties tradicia uzado nune utilas ĉefe al la turisma industrio.

Kormoranoj ĉe homa kulturo

[redakti | redakti fonton]
Kormorana pelto.
  • Kormoranoj aperas tre ofte en heraldiko kaj mezepoka ornamado, kutime en sia "flugilsekigada" sinteno, kie oni volis vidi reprezenton de la kruco de kristanismo. Ekzemple, la norvegaj municipoj de Røst, Loppa kaj Skjervøy havas kormoranojn en siaj blazonoj. La specio aperanta en heraldiko estas plej verŝajne la Granda kormorano, nome la plej familiara specio en Eŭropo.
  • En la unua parolado de Perditaj amopenoj de William Shakespeare, la reĝo Ferdinando de Navaro diras: "When, spite of cormorant devouring Time,/The endeavor of this present breath may buy/That honour which shall bate his scythe's keen edge/And make us heirs of all eternity" (kiam, spite la kormoranon vorante la Tempon, La klopodo de ĉi tiu nuna spiro povas aĉeti, Tiun honoron, kiu venkos la akran randon de lia falĉilo, Kaj faru nin heredantojn de la tuta eterneco).
  • En 1853, indiĝena virino vestanta mantelon el kormoranaj plumoj estis trovata en la Insulo San Nicolas, ĉe la suda marbordo de Kalifornio. Ŝi estis kunkudrinta la plumojn uzante balenajn tendenojn. Ŝi estis konata kiel la Solulino de San Nicolas kaj estis renomita "Juana Maria" (ĉar perdiĝis ŝia origina nomo kaj ŝi malkapablis komuniki ĉar neniu tie parolis sian lingvon). La virino estis vivanta sole en la insulo dum 18 jaroj antaŭ esti “savita”.
  • Tiu birdo inspiris nombrajn verkistojn, inklude Amy Clampitt, kiu verkis poemon nome "The Cormorant in its Element" (la kormorano en sia elemento). Kiun specion ŝi aludas ne evidentas, ĉar ĉiuj membroj de la familio kunhavas la karakterajn kutimaron kaj morfologion kiujn la poemo celebras. La kombino de "svelta kapo [...] vermilione-nuance" kaj "nigraj grandaj piedoj" eble indikas al la Pelaga kormorano, kiu estas la ununura specio loĝanta en la moderklimata Usono kun tiuj trajtoj.
  • Kormorano estis la maskovesto uzata de Satano en Perdita paradizo de Milton. La kormorano estis signifa simbolo de vera vivo kaj estis ironie uzata de Satano. Satano sidiĝis pinte de la vivarbo kiel kormorano en sia unua koplodo trompi Eva.
  • Estas kormorano portretita en la unua de la fikciaj pentraĵoj de Jane Eyre en la novelo de Charlotte Bronte, reprezentante al Blanche Ingram.
  • En Esperanto aperis en 1991 "La kormoranoj ankoraŭ ne revenis" de Nándor Gion, novelo en kiu aro da knaboj ĉefrolulas dum la flugo de kormoranoj altiras ĉiesan atenton.[22]
  • La mita Liver Bird, nome simbolo de Liverpool estas ofte konsiderata mikso de aglo kaj kormorano.
  • Kormorano utilis kiel termoradiila figuro por la aŭtomarko Packard.
  1. PIV2, p. 610.
  2. 1 2 3 4 (1992) Handbook of the Birds of the World: orders Struthioniformes, Tinamiformes, Sphenisciformes, Gaviiformes, Podicipediformes, Procellariiformes, Pelecaniformes, Ciconiiformes, Phoenicopteriformes and Anseriformes. Lynx edicions, p. 326–353. ISBN 84-87334-10-5.
  3. 1 2 Cramp, Stanley. (1986) Handbook of the birds of Europe, the Middle East, and north Africa: the birds of the western Paleartic. Oxford university press. ISBN 0-19-857358-8.
  4. Cramp S, Simmons KEL 1977 Handbook of the Birds of the Western Palearctic Volume 1, Oxford University Press
  5. Rijke AM (1968). “The water repellency and feather structure of cormorants, Phalacrocoracidae”, J. Exp. Biol. 48, p. 185–189.
  6. Marchant S. M. kaj Higgins, P. J.. (1990) Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Vol 1A.. Oxford University Press.
  7. Curry-Lindahl, K (1970). Spread-wing postures in Pelecaniformes and Ciconiiformes”, Auk (PDF) 87, p. 371–372. Arkivigite je 2012-06-03 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-03. Alirita 2012-11-24 .
  8. Sellers, R. M. (1995). “Wing-spreading behavior of the cormorant Phalacrocorax carbo”, Ardea 83, p. 27–36.
  9. J. Bryan Nelson. (2005) Pelicans, Cormorants and Their Relatives: Pelecanidae, Sulidae, Phalacrocoracidae, Anhingidae, Fregatidae, Phaethontidae. Oxford University Press, p. [htt://archive.org/details/licanscormoran0000nels/e/162 162]–163. ISBN 0-19-857727-3.
  10. Bernstein, N. P & S J Maxson (1982). Absence of Wing-spreading Behavior in the Antarctic Blue-eyed Shag (Phalacrocorax Atriceps Bransfieldensis)”, The Auk (PDF) 99 (3), p. 588–589. Arkivigite je 2012-06-03 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-03. Alirita 2012-11-24 .
  11. Brisson, Mathurin Jacques. (1760) Ornithologie, ou, Méthode Contenant la Division des Oiseaux en Ordres, Sections, Genres, Especes & leurs Variétés (fr, la). Jean-Baptiste Bauche.
  12. (1979) Check-list of Birds of the World, 2‑a eldono 1, Museum of Comparative Zoology.
  13. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  14. S. C. Woodhouse. (1910) English-Greek Dictionary. London: George Routledge & Sons.
  15. Markorvo ĉe reta versio de PIV 2020
  16. van Tets, G. F. (1976). “Australasia and the origin of shags and cormorants, Phalacrocoracidae”, In Proceedings of the XVI International Ornithological Congress, Canberra, Australia, 1974, p. 121–124.
  17. (1988) Phylogeny of the Phalacrocoracidae”, The Condor 90 (4), p. 885–905. doi:10.2307/1368846. Alirita 2026-04-29..
  18. 1 2 3 (2014) “Classification of the cormorants of the world”, Molecular Phylogenetics and Evolution 79, p. 249–257. doi:10.1016/j.ympev.2014.06.020. Bibkodo:2014MolPE..79..249K.
  19. Storks, frigatebirds, boobies, darters, cormorants. IOC World Bird List Version 12.2. International Ornithologists' Union (August 2022). Arkivita el la originalo je 20 August 2019. Alirita 21 November 2022 .
  20. Ornitologia taksonomio surbaze la listo de AviList kun Esperantaj nomoj far Alain Gerard
  21. Jackson, CE (1997). “Fishing with cormorants”, Archives of Natural History 24 (2), p. 189–211.
  22. Nándor Gion, "La kormoranoj ankoraŭ ne revenis", KLEKS, 1991. ISBN 83-85159-01-0