Saltu al enhavo

Henry George

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henry George
Persona informo
Naskiĝo 2-an de septembro 1839 (1839-09-02)
en Filadelfio
Morto 29-an de oktobro 1897 (1897-10-29) (58-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per cerba sangado Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo tombejo Green-Wood 40° 39′ 12″ Nordo 73° 58′ 58″ Okcidento / 40.653344 °N, 73.982832 °U / 40.653344; -73.982832 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Henry George Birthplace vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Respublikana Partio
Demokrata Partio
United Labor Party (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Henry George
Memorigilo Henry George
Familio
Edz(in)o Annie Corsina Fox George (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Henry George Jr. (mul) Traduki • Anna George de Mille (en) Traduki • Richard F. George (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ekonomikisto • redaktisto • politikisto • ĵurnalisto • filozofo • verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Q4099561 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r
Lia tomboŝtono

Henry GEORGE (naskiĝis la 2-an de septembro 1839 en Filadelfio, Pensilvanio - mortis la 29-an de oktobro 1897 en Novjorko) estis usona politika ekonomikisto, socia filozofo kaj ĵurnalisto, konsiderata maldekstre-libertariano (d:Q831192) kaj la plej influa defendanto de plata terimposto (d:Q1057250). Li estas la aŭtoro de la furorlibro de 1879 Progreso kaj Malriĉeco (d:Q2896920), kiu interalie unue uzis la bildon de la "Tero kiel ŝipo en la kosmo".

Lia verkado estis ege populara en la 19-a jarcenta Ameriko kaj ekfunkciigis plurajn reformajn movadojn de la Progresisma Erao. Li inspiris la ekonomian filozofion konatan kiel Georgismo, la kredon ke homoj devus posedi la valoron kiun ili produktas mem, sed ke la ekonomia valoro de tero (inkluzive de naturaj rimedoj) devus aparteni egale al ĉiuj membroj de la socio.[1] George fame argumentis ke ununura imposto (d:Q7523989) sur tervaloroj kreus pli produktivan kaj justan socion. La sekvantoj de liaj ekonomiaj ideoj nomiĝas ĝorĝistoj.

Lia plej fama verko, Progreso kaj Malriĉeco (1879), vendis milionojn da ekzempleroj tutmonde.[2] La traktaĵo esploras la paradokson de kreskanta malegaleco kaj malriĉeco meze de ekonomia kaj teknologia progreso, la konjunkturan ciklon kun ĝia cikla naturo de industriigitaj ekonomioj, kaj la uzon de lupago-kaptado kiel ekzemple tervalora impostado (d:Q1057250) kaj aliaj kontraŭmonopolaj reformoj kiel rimedo por ĉi tiuj kaj aliaj sociaj problemoj. Aliaj verkoj de George defendis liberan komercon, la sekretan balotadon, senpagajn (je marĝena kosto) publikajn servaĵojn/transporton provizitajn per la kapto de ilia rezulta terlupag-altiĝo, Pigouvianan impostadon (d:Q931921), kaj publikan posedadon de aliaj naturaj monopoloj.

George estis ĵurnalisto dum multaj jaroj, kaj la populareco de liaj verkaĵoj kaj paroladoj instigis lin kandidatiĝi por la elekto kiel urbestro de Novjorko en 1886 kiel kandidato de la Unuiĝinta Laborista Partio kaj en 1897 kiel kandidato de la Demokrata Partio Jefferson,[3] kie li ricevis 31 procentojn kaj 4 procentojn de la voĉoj respektive kaj finis antaŭ la iama minoritata gvidanto de la Novjorka Ŝtata Asembleo kaj estonta Prezidanto de Usono Theodore Roosevelt en la unua elekto. Post lia morto dum la dua kampanjo, liaj ideoj estis portitaj antaŭen de organizaĵoj kaj politikaj gvidantoj tra Usono kaj aliaj anglalingvaj landoj. La laborekonomiisto kaj ĵurnalisto George Soule meze de la 20-a jarcento skribis, ke George estis sendube "la plej fama usona ekonomia verkisto" kaj "aŭtoro de libro, kiu probable havis pli grandan tutmondan cirkuladon ol iu ajn alia verko pri ekonomiko iam verkita."[4]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Alivorte, ĉiu persono posedas tion, kion ili kreas, sed ke ĉio trovita en la naturo, kaj plej grave la tero, apartenas egale al la tuta homaro.
  2. ↑ American History: Excerpt from Henry George Progress and Poverty 1879. Arkivita el la originalo je 2021-03-10. Alirita July 2, 2021 .
  3. ↑ Chisholm, Hugh, ed. (1911). "George, Henry" . Encyclopædia Britannica. Vol. 11 (11th ed.). Cambridge University Press. p. 747.
  4. ↑ Soule, George. Ideas of the Great Economists (1955) p. 81.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]