Gillingham
| Gillingham | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| urbeto eksterparoĥa areo loĝloko | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | ME7 | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 108 483 (2021) [+] | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 51° 23′ N, 0° 33′ O (mapo)51.37920.5498Koordinatoj: 51° 23′ N, 0° 33′ O (mapo) [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||


Gillingham estas urbo de Kent, unu el la graflandoj de Anglio, en la regiono sudorienta Anglio, sudoriente de Londono, en Anglio, Britio. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 108 483 loĝantoj. En 2001, laŭ la tiujara censo, ĝi enhavis ĉirkaŭ 99 775 loĝantojn.
La urbo situas ĉe la estuaro de Rivero Medway. Ĝi nomiĝis laŭ anglosaksa batalisto Gyllingas (kies nomo devenas de "gyllan", anglosaksa vorto signifanta "ekkrii"). Dum la anglosaksa epoko ĝi estis nur vilaĝeto.
Vilhelmo la konkerinto donis Gillingham al sia duonfrato Odo de Bayeux, kiu konstruis palacon tie. Dum la 16-a jarcento fondiĝis la dokejo de Chatham (Kent) kiu fakte situis parte en Gillingham. Pro tio en 1667 nederlanda mararmeo disrabis la loĝlokon.
Oficiale Gilingham estis vilaĝo ĝis 1903, kiam ĝi akiris la statuson de urbo.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- David Harvey (n. 1935), brita geografo kaj teoriulo de social-marksisma tendenco





