Emden

| Emden | ||||||
|
| ||||||
| urban district of Lower Saxony | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
| Administrado | ||||||
| Federacia lando | Malsupra Saksio | |||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
| Telefona antaŭkodo | 04921, 04927 (Knock) | |||||
| Poŝtkodo | 26721, 26723, 26725 | |||||
| Aŭtomobila kodo | EMD | |||||
| Oficiala Municipokodo | 03402000 | |||||
| NUTS | DE942 | |||||
| Politiko | ||||||
| Komunumestro | Bernd Bornemann | |||||
| Titolo de komunumestro | Oberbürgermeister | |||||
| Partio de komunumestro | SPD | |||||
| Adreso de la administrejo | Frickensteinplatz 2 26721 Emden | |||||
| Demografio | ||||||
| Loĝantaro | 49202 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
| Geografio | ||||||
| Geografia situo | 53° 22′ N, 7° 12′ O (mapo)53.3669444444447.2061111111111Koordinatoj: 53° 22′ N, 7° 12′ O (mapo) | |||||
| Alto super la marnivelo | 1 m | |||||
| Areo | 112,43 km² | |||||
| Oficiala retejo | https://www.emden.de/ | |||||





Emden estas eksterdistrikta urbo en la nordokcidento de Germanio. Ĝi apartenas al la federacia lando Malsupra Saksio kaj estas parto de la historia regiono Orientfrislando. Fine de decembro 2024 la urbo havis 49 202 loĝantojn sur areo de 112,34 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 436 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun distrikto Aurich kaj distrikto Leer.
La urbo situas ĉe la enfluejo de la rivero Emso en la Nordan Maron.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Emden laŭ individua motora trafiko interalie estas la norda finpunkto de la aŭtovojo
, kaj kompreneble ankaŭ havas fervojan stacidomon. De ĝi ĉiuhoraj regionaj trajnoj vojas suden al Meppen, Lingen], Rheine kaj Münster (Vestfalio), sed ankaŭ ĉiujn du horojn interregionaj trajnoj tra Münster suden al Duseldorfo kaj Kolonjo, iuj plu al Bonno kaj Koblenco. Ĝis la fino de 2014 tiuj pli longaj trajnkontektoj plu iris ĝis Treviro kaj Luksemburgo, nun la plej okcidenta fina parto konektiĝas nur norden ĝis Koblenco, Kolonjo kaj Duseldorfo, sed per trajnŝanĝo ofte sur la sama kajo al la trajno vidalvide oni daŭre senprokraste alvenas al Emden kaj reciproke de la Norda Maro ĝis Luksemburgo. Plue interregionaj trajnoj orienten tra Bremeno kaj Hanovro ligas la stacidomon de Emden regule orienten al Berlino kaj sudorienten al Lepsiko. De la marhaveno de Emden interalie regulaj ŝipkonektoj ligas al la insulo Borkum, kaj per trajna aŭ aŭta konekto de 33 kilometroj norden al la marhaveno Norddeich de la urbo Norden same ĉe la marbordo regulaj ŝipkonektoj ligas al la insuloj Juist kaj Norderney. Per individua motora trafiko por tio grandparte uzatas la federacia vojo
.
Esperanto-movado
[redakti | redakti fonton]En la urba pedagogia altlernejo Esperanto estis instruata ĝis 2024, precipe pro la engaĝiĝo de la verva docento Sebastian Kirf (1977-2024), kiu inter 2013 kaj 2017 estis prezidanto de Germana Esperanto-Asocio. Krome li ankaŭ estis gastiganto de Pasporta Servo, kaj plenumis tiun servon ĝis tuj antaŭ sia subita morto en aĝo de nur 47 jaroj fine de 2024, tiel ke nun la urbo malaperis el la gastiga reto de Pasporta Servo.
Elstaruloj
[redakti | redakti fonton]- Eduard Norden (1868-1941), klasika filologo
- Wolfgang Petersen (1941-2022), reĝisoro, scenaristo kaj produktisto de kinejaj filmoj
- Otto Waalkes (n. 1948), komediisto, desegnisto kaj same produktisto de kinejaj filmoj
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]
Arĥangelsko en Rusio (ekde 1989)
Haugesund en Norvegio (ekde 2009)
Krome la sekvaj du partnerecoj jam finiĝis:
Hillingdon en Granda Londono, Britio (1961-2012)- kaj enlande Prenzlau en
Brandenburgio (1990-2008), instalita por limigita tempo tuj post la reunuiĝo de Germanio
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]iuj historiaj domoj kaj la "nova kirko" |
la moderna urba arta muzeo |





