Saltu al enhavo

Dendrocoptes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dendrocoptes
Mezgranda pego Dendrocopos medius
Mezgranda pego Dendrocopos medius
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Dendrocoptes
Cabanis & Heine, 1863
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

Dendrocoptes estas genro de birdoj de la familio pegedoj indiĝenaj de Eŭrazio.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La genro Dendrocoptes estis starigita de la germanaj ornitologoj Jean Cabanis kaj Ferdinand Heine en 1863, kun la Mezgranda buntpego (Dendrocoptes medius) kiel tipa specio.[1] La nomo kombinas la malnovgrekajn vortojn dendron (signifanta "arbon") kaj koptō (signifanta "frapi").[2] Analizo pri molekula filogenetiko el 2015 pri la sekvencoj de nuklea kaj mitokondria DNA de buntpegoj montris, ke la genro Dendrocopos estas polifiletika. Kadre de la reorganizado por krei monofiletikajn genrojn, tri specioj el Dendrocopos estis transigitaj al la revivigita genro Dendrocoptes.[3][4] La taksonomia komitato de la Brita Ornitologia Unuiĝo rekomendis alternativan aranĝon, laŭ kiu la genroj Dendrocoptes kaj Leiopicus estus kunigitaj en pli grandan genron Dendropicos.[5] La Flavkrona pego (Leiopicus mahrattensis) estas proksime parenca al la specioj de ĉi tiu genro.[6]

Tiu ĉi genro enhavas tri speciojn:[4]

BildoScienca nomoOrdinara nomoDistribuado
Dendrocoptes doraeArabia pegosudokcidenta Saŭda Arabio kaj Jemeno
Dendrocoptes auricepsBrunfrunta pegoAfganio, Barato, Nepalo, Pakistano kaj Butano.
Dendrocoptes mediusMezgranda pegonorda Hispanio kaj Francio orienten ĝis Pollando kaj Ukrainio, kaj suden ĝis centra Italio (kie ĝi estas nur surlokal, la Balkana Duoninsulo, Litovio, Latvio Turkio, Kaŭkazo kaj Irano

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Cabanis, Jean. (1863) Museum Heineanum : Verzeichniss der ornithologischen Sammlung des Oberamtmann Ferdinand Heine, auf Gut St. Burchard vor Halberstadt 4 Part 2 (de, la). R. Frantz.
  2. ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  3. ↑ (2015) “A new classification of the pied woodpeckers assemblage (Dendropicini, Picidae) based on a comprehensive multi-locus phylogeny”, Molecular Phylogenetics and Evolution 88, p. 28–37. doi:10.1016/j.ympev.2015.03.016. Bibkodo:2015MolPE..88...28F.
  4. 1 2 Woodpeckers. World Bird List Version 6.2. International Ornithologists' Union. Alirita 5a de Majo 2016 .
  5. ↑ (2016) “Taxonomic recommendations for Western Palearctic birds: 11th report”, Ibis 158 (1), p. 206–212. doi:10.1111/ibi.12322.
  6. ↑ (2017) “Tapping the woodpecker tree for evolutionary insight”, Molecular Phylogenetics and Evolution 116, p. 182–191. doi:10.1016/j.ympev.2017.09.005. Bibkodo:2017MolPE.116..182S.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Moore, William S.; Weibel, Amy C. & Agius, Andrea (2006): Mitochondrial DNA phylogeny of the woodpecker genus Veniliornis (Picidae, Picinae) and related genera implies convergent evolution of plumage patterns. Biological Journal of the Linnean Society 87: 611–624. PDF plena teksto Arkivigite je 2011-09-29 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]