Carole King
Carole KING (naskita la 9-an de februaro 1942, kiel Carol Joan Klein en Manhatano, Novjorko) estas usona kantistino-kantverkisto kaj pianistino. Ŝi ankaŭ foje ludas gitaron en siaj koncertoj. Per sia albumo Tapestry, ŝi faris signifan kontribuon al la establado de la ĝenro de kantisto-kantverkisto. Ŝi ankaŭ estas unu el la plej sukcesaj kantverkistinoj en roko kaj popmuziko. Pli ol cent el ŝiaj kantoj atingis la Suprajn 100 de la usona Billboard-unuopaĵlisto.
Aktiva ekde 1958, King atingis grandan sukceson kaj kiel kantverkistino por aliaj kaj kiel soloa artistino. Ŝi estas la plej sukcesa ina kantverkistino de la dua duono de la 20-a jarcento en Usono, verkinte aŭ kunverkinte 118 popsukcesojn en la Billboard Hot 100. King ankaŭ verkis 61 sukcesojn, kiuj atingis la supron de la furorlisto en Britio, igante ŝin la plej sukcesa ina kantverkistino en la Brita Unuopaĵa Listo inter 1962 ĝis 2005.[1][2][3]
Kune kun sia edzo, Gerry Goffin, ili verkis pli ol duodek furoraĵojn por diversaj artistoj en la 1960-aj jaroj kaj atingis solan sukceson en la fruaj 1970-aj jaroj, plej rimarkinde per sia albumo, Tapestry, kiu pintis la Billboard 200 dum 15 semajnoj kaj restis en la furorlisto dum pli ol ses jaroj.[4]
Pli ol 400 el ŝiaj komponaĵoj estis registritaj de pli ol 1000 artistoj, rezultante en 100 furorkantoj. Ŝi ankaŭ publikigis kelkajn soloajn albumojn en sia mola popstilo. "Jazzman", unu el ŝiaj plej grandaj sukcesoj, estis prezentita en epizodo de la televidserio La Simpsonoj, kun Yeardley Smith provizanta la voĉon de Lisa Simpson.
Carole King havis kvin usonajn furordekajn unuopaĵojn, el kiuj du, "I Feel the Earth Move" (1971) kaj "It's Too Late" (1971), atingis la unuan lokon.[5][6] Carole King, kvarfoja Grammy- premiito, estas enkondukita en tri Halojn de Famo: la Kantverkisto-Halon de Famo, la Rokenrolan Halon de Famo (kun Gerry Goffin), kaj la Hit Parade-Halon de Famo.[7][8]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Official Website of Carole King – Songwriter, Performer, Author. Carole King (January 24, 2014). Arkivita el la originalo je August 3, 2016. Alirita November 30, 2016 .
- ↑ The People Who Created The Soundtrack To Your Life eBook: Stuart Devoy: Kindle Store.
- ↑ David Roberts, Guinness Book of British Hit Singles, 2005. (ISBN 1-904994-10-5)
- ↑ 'Tapestry' Jumps from number 15 to number 7 on Billboard's Top Pop Catalog Chart. Carole King (October 12, 2001). Arkivita el la originalo je September 8, 2015. Alirita August 25, 2015 .
- ↑ "Carole King and James Taylor Troubadour Reunion Comes to an End" Arkivigite je 2017-09-04 per la retarkivo Wayback Machine July 20, 2010, Anit Music.com
- ↑ [Ŝablono:AllMusic King Bio at Allmusic.com]
- ↑ . Jay-Z, Carole King, Tina Turner among Rock & Roll Hall of Fame 2021 inductees (angle) (May 12, 2021). Arkivita el la originalo je May 12, 2021. Alirita May 12, 2021 .
- ↑ "Librarian of Congress Names Carole King Next Recipient of the Library of Congress Gershwin Prize for Popular Song" Arkivigite je 2016-03-16 per la retarkivo Wayback Machine December 12, 2012, www.loc.gov

