Black Dog
| Black Dog | |
|---|---|
| filmo | |
| Originala titolo | 狗阵 |
| Originala lingvo | Nordĉina dialektaro |
| Kina aperdato | 18 maj. 2024, 5 dec. 2024, 6 mar. 2025 |
| Ĝenro | amdramo |
| Reĝisoro(j) | Guan Hu |
| Scenaro | Guan Hu |
| Rolantoj | Eddie Peng • Tong Liya • Jia Zhangke • Zhang Yi |
| Produktinta firmao | Huayi Brothers |
| IMDb | |
Black Dog (en ĉina: 狗阵; pinjine: Gou Ĵen, Nigra Hundo) estas ĉina drama filmo de 2024 reĝisorita de Guan Hu, en kiu stelulas Eddie Peng kaj Tong Liya. La filmo premieris en la 77a Cannes Filmfestivalo la 18an de Majo 2024, kie ĝi ricevis la premion Un Certain Regard (ia rigardo).
Temas pri iama riska motorciklanto Lang, kiu revenas al sia hejmurbo ĉe la rando de la Gobia Dezerto, kie li estis loka famulo antaŭ sia malliberigo. Nun Lang devas eviti la malican lokan gangsteron "Buĉisto Hu", kiu celas venĝi Lang pro sia rolo en la akcidenta morto de sia nevo. Lang decidas partopreni en granda programo por forigi nedeziratajn hundojn prepare por la Somera Olimpiko 2008 en Pekino, kaj fine komencas neverŝajnan amikecon kun hundo.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Buso renversiĝas ĉe la rando de la Gobia Dezerto sur vojo okupata de multnombraj vagantaj hundoj. Unu el la pasaĝeroj estas iama riskagaĵisto kaj muzikisto Lang, loka famulo antaŭ ol iri al malliberejo pro morto antaŭ jardeko. Kiam Lang revenas hejmen provlibere, li vidas, ke la urbo jam ne estas kia ĝi iam estis. Multaj loĝantoj foriris, lasante grandan populacion de vagantaj hundoj. La bando de Lang disiĝis. La patro de Lang loĝas en duonabandonita bestoĝardeno, kiu ne plu funkcias publike, kaj li suferas pro sanproblemoj pro alkoholismo. La fratino de Lang luktas finance aliloke kaj ne povis viziti hejmon delonge.
Premio estas atribuita al nigra hundo, kiu mordis homojn, kiel parto de pli granda programo por forigi vagantajn aŭ neregistritajn bestojn prepare por la Somera Olimpiko de 2008 en Pekino kaj por renovigi la urbon por estontaj komercaj evoluoj. Lang celas la premion, sed revenas venkita kaj mordita de la vigla nigra hundo. Li aliĝas al la loka hundokapta teamo gvidata de Onklo Jao, sed evoluigas kompaton por la hundoj. Li konfliktas kun la teammembroj, sed Onklo Jao pardonas lin ĉiufoje. La teamo kaptas la nigran hundon, kaj Lang estas taskigita transporti lin, sed fortaj ventoj lasas ilin senhelpaj en la dezerto dum la nokto. Li kaŭras kun la hundo en la malvarmo kaj poste estas mordita denove. Lin helpas vojaĝanta cirka grupo venanta en la urbon, inkluzive de Grape, dancistino, al kiu li alproksimiĝas. Lang malsaniĝas kaj pasigas tempon en kvaranteno kun la nigra hundo antaŭ ol adopti lin de Onklo Jao.
Serpentobredisto, Buĉisto Hu, ĉikanas Lang plurfoje por venĝi la morton de sia nevo antaŭ dek jaroj. La sano de la patro de Lang malboniĝas, kaj li estas enhospitaligita, kie li petas al Lang kompatmortigon. Poste, Lang trinkas kun Grape kaj aŭdas ŝin plendi pri la vivo kaj geedzeco. Dum li motorciklas hejmen ebrie kun sia hundo, li estas kaptita de la bando de Buĉisto Hu. Li eskapas el kaptiteco dum tertremo, sed ne povas trovi la nigran hundon ie ajn. Kiam li vizitas la serpentobredejon de Buĉisto Hu, li trovas Buĉiston Hu mordita de venena serpento kaj savas lin. Buĉisto Hu dankas Lang, klarigas, ke la hundo forkuris, kaj proponas repaciĝi. Lang poste trovas la nigran hundon en mortonta stato ĉe hundovetkurejo de leporhundoj ekster la urbo. Reen hejme, la nigra hundo mortas sed postmorte kreas hundidon kun vaganta hundino.
La tuta urbo vojaĝas al la dezerto por vidi suneklipson, dum la bestoj de la zoo estas liberigitaj kaj vagas tra la stratoj de la malplena urbo. Oni vidas Grape foriri per longdistanca buso anstataŭ vojaĝi kun la cirko. En la nokto de la malferma ceremonio de la Olimpiko, Lang kunhavas lastan trinkaĵon kun sia patro en la hospitalo kaj malŝaltas la elektran ŝtopilon. Lang forlasas la urbon kaj motorciklas en la dezerton kun la eta hundido.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Eddie Peng kiel Lang, iama prizonulo
- Tong Liya kiel Grape, cirkistino kun kiu Lang iom amaferas
- Jia Zhangke kiel Onklo Yao, estro de la hundokapta teamo
- Zhou You kiel Nie Shili
- Zhang Yi kiel grupestro
- Xin la hundo
Fono
[redakti | redakti fonton]La filmo celis montri rezultojn de la ekonomia disvolvigo de Ĉinio en la lastaj jardekoj, precize en malproksima areo ĉe nordokcidenta dezerto. La urbo montriĝas kaduka, ŝanĝiĝinta, kun senhomaj pejzaĝoj, en kiuj vagantaj hundoj estas kvazaŭ memoro de pli vigla pasinteco. La rolulo estas melankolia viro, kiu anstataŭ ligiĝi al familianoj aŭ proksimuloj disvolvas pozitivan senton al nigra leporhundo kiu fakte mordis lin kelkfoje. Eddie Peng establis tiom fortan ligon kun Xin, la hundo kiu aperas en la filmo, ke li adoptis lin post la filmadfino.
Kaj la ĉefaktoro, la reĝisoro kaj la filmo mem ricevis diversajn internaciajn premiojn.

