Beni Mellal

| Beni Mellal | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo de Maroko vilaĝo | |||
| Administrado | |||
| Lando | |||
| Regiono | Beni Mellal-Ĥenifra | ||
| Poŝtkodo | 23000 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 209 594 (2024) [+] | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 32° 20′ N, 6° 22′ U (mapo)32.339444444444-6.3608333333333Koordinatoj: 32° 20′ N, 6° 22′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 620 m [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||

Beni Mellal estas urbo de Maroko inter la Meza Atlaso kaj la ebenaĵoj de Tadla, en la centro de la lando. Situa ĉe ŝosea akso de la imperiaj urboj Feso kaj Marakeŝo, ĝi malfermas vojon al maroka sudo al la provincoj de Errachidia oriente, Ĥenifra nordoriente kaj Ouarzazate sudokcidente. La urbo havis 163 248 loĝantojn en 2004, en 2024 estis 209 594. Ekde 2015, ĝi estas la administra centro de la regiono Beni Mellal-Ĥenifra.
Beni mellal komponiĝas el du vortoj nome beni = filo kaj mellal = berbera vorto kiu signifas blanka, ĉar la urbo situas ĉe blanka monto Tassemit[??] (« la monto de malvarmo ») ĉe altitudo de 600 m al 2240 m super marnivelo.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Ĉefe komerco, agrikulturo, industria de agrikulturo kaj nutrado, turismo. Estis multe da elmigrado el tiu regiono al Eŭropo, ĉefe al Francio (pariza regiono, Dijon, Angers kaj Rouen ĉefe) kaj lastatempe al Italio kaj Hispanio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (arabe kaj france)
- Floro kaj Faŭno
- Retejo de disvolviĝa agentejo Arkivigite je 2009-04-17 per la retarkivo Wayback Machine




