Palaco de Belartoj (Bruselo)
| Palaco de Belartoj | ||||
|---|---|---|---|---|
| Palais des Beaux-Arts Paleis voor Schone Kunsten | ||||
|
| ||||
| arta centro | ||||
| Lando | Belgio vd | |||
| Situo | Bruselo | |||
| Poŝtkodo | 1000 | |||
| Situanta sur | Rue Ravenstein - Ravensteinstraat • Rue Royale - Koningsstraat • Rue Baron Horta - Baron Hortastraat • Rue Terarken - Terarkenstraat • Rue Villa Hermosa - Villa Hermosastraat | |||
| Posedanto | federacia registaro de Belgio vd | |||
| Konstrustilo(j) | artdekora arkitekturo vd | |||
| Arkitekto(j) | Victor Horta vd | |||
| Estiĝo | 1928 | |||
| Malfermo | 19-a de oktobro 1929 | |||
| Koordinatoj | 50° 50′ 37″ N, 4° 21′ 35″ O (mapo)50.8437138888894.359775Koordinatoj: 50° 50′ 37″ N, 4° 21′ 35″ O (mapo) | |||
| ||||
![]() | ||||
| Jaraj vizitantoj: | 1 226 721 (2019) | |||
| Retpaĝo | http://www.bozar.be/ | |||
La Palaco de Belartoj de Bruselo [1][2](france Palais des Beaux-Arts, palɛ de boz‿aʁ; nederlande Paleis voor Schone Kunsten, paˈlɛis foːr ˈsxoːnə ˈkʏnstə(n)) estas multfunkcia kultura ejo en la Reĝa Kvartalo de Bruselo, Belgio. Ĝi ofte estas nomata BOZAR (homonimo de Beaux-arts) en la franca aŭ per siaj inicialoj PSK en la nederlanda. Ĉi tiu multdisciplina spaco estis desegnita por kunigi vastan gamon da artaj eventoj, ĉu muziko, bildartoj, teatro, danco, literaturo, kinejo aŭ arkitekturo.
La Secesia konstruaĵkomplekso estis desegnita de la arkitekto Victor Horta kaj konstruita inter 1922 kaj 1929. La konstruaĵo gastigas plurajn koncertejojn, kinejojn kaj ekspoziciejojn. La ĉefa halo, la Henry Le Boeuf Hall, havas 2 200 sidlokojn. Nekutime, la ĉefa halo situas plejparte sub la stratnivelo.
La palaco estas la hejmo de la Belga Nacia Orkestro (BNO). La kultura centro estas konata kiel BOZAR ekde 2002 kaj estas dividita en ok artajn fakojn: Ekspozicioj, Muziko, Filmo, Danco, Teatro, Literaturo, Studioj kaj Arkitekturo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Centre for Fine Arts | Bozar Brussels (en-BE) (2023-12-27). Alirita 2024-01-06 .
- ↑ Centre for Fine Arts - Bozar (angle). Alirita 2024-01-06 .




